Milito en Sud-Osetio (2008)

Mapo de Kartvelio montranta la sendependismajn regionojn kaj lokojn de la konflikto

La Milito en Sud-Osetio en 2008 estis armita konflikto inter Kartvelio, en unu flanko, kaj la du parte agnoskitaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio en alia flanko, kun partopreno de Rusio. Ĝi komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2008. La bataloj ekis en Sud-Osetio, per la Batalo de Cĥinval, kaj poste etendiĝis al aliaj kartvelaj regionoj kaj al la Nigra Maro.

Laŭ rusaj fontoj, Kartvelio nomumis la operacon en Sud-Osetio «Pura Teritorio» (Чистое поле). Laŭ la datumoj de la samaj rusaj militistaj fontoj, Kartvelio planis similan operacon por Abĥazio, per la ŝlosilvorto «Operaco Roko» (Скала), kun la celo rekonkeri la abĥazan teritorion en du tagoj, sed ĝi estis bremsata pro la reago de Rusio. La unuaj konfrontiĝoj ekis kiam la kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili ordonis al la armeo okupi la osetian enklavon, fakte sendependan ekde 1992, sed laŭ Kartvelio ĝi estis ribelinta kaj laŭleĝe apartenanta al la kartvela teritorio.

Laŭ la plenumo de la pactraktatoj kiuj metis finon al la Kartvela Enlanda Milito, en la sendependisma respubliko troviĝis pactrupoj de la 58-a armeo de Rusio. Ĉi tiuj trupoj estis atakitaj de la kartvela armeo kaj militis favore al la oseta flanko post la komenco de la konflikto kaj la bataloj, kaj ankaŭ aliaj trupoj de la rusa armeo kiuj transiris la landlimon, perfortante internaciajn leĝojn pri invado de suverena teritorio, kiu laŭ Kartvelio estis nerekta militdeklaro kontraŭ la lando. En la sama flanko, rusoj kaj sud-osetoj helpis per volontuloj al la alia sendependisma respubliko, Abĥazio.

La 12-an de aŭgusto rusaj aviadiloj bombis Gori. Armitaj fortoj de Abĥazio ĝis vespero tute konkeris Kodori-ravinon. Dmitrij Medvedev dekretis la finon al la rusaj militistaj operacoj en kartvela teritorio kaj poste akceptis la pac-planon proponitan de la Eŭropa Unio, kiu inkluzivis la retreton de la trupoj de ambaŭ flankoj al la antaŭmilita pozicio. Samtage, Kartvelio prezentis denuncon kontraŭ Rusio en la Internacia Kortumo de Justico pro perfortado de la homaj rajtoj pri rasa diskriminacio. Siaflanke, Rusio malfermis dosierujon pro genocido por esplori la mortojn en Sud-Osetio dum la kartvela atako.

Registaro de Kartvelio informis, ke la rusaj aviadiloj, malgraŭ proklamo de la fino de armeaj operacoj, plu bombis kartvelajn vilaĝojn ekster Sud-Osetio.

La saman tagon en Tbilisi okazis pacaj manifestacioj, kun partopreno de homamasoj, apogantaj agadojn de sia prezidento. En unu manifestacio, kun partopreno de preskaŭ 150 mil personoj, kolektitaj antaŭ parlamentejo, aperis prezidentoj de Pollando, Litovio, Estonio, Ukrainio kaj ĉefministro de Latvio (Lech Kaczyński, Valdas Adamkus, Toomas Hendrik Ilves, Viktor Juŝĉenko kaj Ivars Godmanis), kiuj alvenis renkonte al prezidento de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili, laŭ iniciato de Lech Kaczyński. Dum la manifestacio Lech Kaczyński alparolis al kunvenintoj, asertante, ke la devo de internacia socio estas solidara kontraŭstaro al rusaj imperiaj streboj. Manifestantoj antaŭ la parlamentejo entuziasme reagis al vortoj de la prezidanto de Pollando, skandante dum lia elpaŝo: „Pollando, Pollando”, „Amikeco, Amikeco”, „Kartvelio, Kartvelio”. Scenoj prezentantaj la manifestacion aperis en la usona-kartvela filmo 5 Days of August (2011); aprile 2011 reĝisoro de la filmo, Renny Harlin, dediĉis ĝian premieron en internacia filmfestivalo en Valencio al la memoro de Lech Kaczyński, kiu pereis en akcidento de pola registara aviadilo super Smolensk.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search