French Centre for Research on Education, Training and Employment • Institut Français d'Archéologie Orientale • Q30752404 • Inspection générale de l'Éducation nationale vd
Partoprenanta
Q54196914 • Direction générale de l'enseignement scolaire • Q61043381 • Q30752404 • Inspection générale de l'Éducation nationale • inspection générale de la jeunesse et des sports vd
En Francio, la kompetentecoj de la diversaj ministerioj povas varii de registaro al la alia. Tio estas parte vera por la ministerio pri nacia edukado, kiu ne ĉiam respondecas pri supera edukado kaj esplorado, sed povas esti ankaŭ respondeca pri sportoj aŭ junularo.
La nuna registaro de Jean-Marc Ayrault konfidis al du malsamaj ministerioj la organizadon de la edukado : la lerneja instruado (unuagrada kaj duagrada : kolegio kaj liceo) same kiel la daŭra edukado (farata de la "Greta") estis konfiditaj al la ministerio pri nacia edukado, kiam la supera instruado kaj la esplorado estis konfiditaj al la ministerio pri supera instruado kaj esplorado[3]. Iuj servoj, el kiuj la ĝenerala sekretariejo kaj la servo pri la eŭropaj, internaciaj kaj kunagaj rilatoj, tamen restas komunaj al la du ministerioj, kiuj kune laboras pri la ĝeneralaj temoj. La ministro pri nacia edukado estas Vincent Peillon.