Monarkio

Monarkio
regformo
monarkieca sistemo
vdr
Poŝtmarkoj kun profilo de Elizabeto la 2-a, la reĝino de Unuiĝinta Reĝlando, eble la plej konata monarko en la mondo kaj unu el plej longdaŭraj sur la trono.
Ludoviko la 14-a, ekzemplo de absoluta monarko, kaj Colbert. (1666, Charles le Brun)

Monarkiomonarĥio (de la greka monos = "unu", kaj arĥejn = "regi") estas ŝtatformo, kie la ŝtatestro estas monarko (havanta titolon kiel cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)oprinc(in)o, grandduk(in)o k.s.; en islamaj landoj ekz-e sultano, ŝaho, emiro), kiu okupas tiun oficon ekde la momento de sia monarĥiĝo ĝis la fino de sia vivo (aŭ, eventuale, propravola abdiko). La legitimeco de la reĝimo kutime devenas de heredeco, sed foje ankaŭ pro aliaj kialoj kiel ekzemple la potenco de tradicio kaj praktiko aŭ la forto de la leĝo. Ĝuste ĉi tia pretendo al legitimeco estas tio, kio apartigas la monarkion disde diktatoreco. Kutime la monarkeco ("la trono") sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp, vidu tronosukcedo); tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia = "regado").

La vorto "monarĥio" (aŭ "monarkio") estas uzata por priskribi ankaŭ landon mem, kiu havas monarkian sistemon de reĝimo. Tiaj landoj pli specife identiĝas per la vorto rilata al la titolo de la monarko kiel, ekzemple, reĝlando (reĝo), imperio (imperiestro), princlando (princo), sultanlando (sultano), emirlando (emiro), grandduklando (grandduko) ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search