Mozaraboj

Mozaraboj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
kristanismo
vdr

Mozaraboj (el araba musta'rab, 'arabigita'), estas la nomo per kiu oni konis la kristanoj kiuj loĝis en la islama regno Al-Andalus en la sudo de la nuna Hispanio. Ili estis devenaj el la antikva hispanoromia loĝantaro kiu ne estis tute islamigita dum la unuaj jaroj de la islama invado post la jaro 711. Plej grava aspekto de ties ligo al la antikva kulturo estis la konservo de la kristanaj religioj, ceremonioj kaj kutimaroj, krom la lingvo derivata el la latina kaj konata kiel mozaraba samtempa kun la komencaj kernoj de la latinidaj lingvoj, kiuj ekdisvolviĝis el la nordo de Iberio, nome galega, astura, kastilia, aragona kaj kataluno, konsideritaj el okcidento orienten.

La situacio de la mozaraboj ŝanĝis depende de la lokoj kaj la epokoj, ĉar temas pri ok jarcentoj de historio; ĝenerale kiam estis epokoj de paco inter la nordaj kristanaj regnoj kaj la islamaj sudaj ŝtatoj, ne estis malbona kaj foje simila al la de la ankaŭ akceptitaj judoj, dum en milita epoko foje ili suferis persekutadon pro supozata aŭ reala alianciĝo kun la nordaj kristanoj.

Tiu populacio integriĝis al la nordaj kristanaj regnoj ĉu per elmigro ĉu per simpla asimiliĝo post la konkero fare de la kristanoj kaj tiele malaperis, post restigi spurojn de tiu kulturo en la posta kulturo hispana.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search