Nacia himno de Mongolio

Монгол улсын төрийн дуулал / Mongol ulsyn törijn duulal
Nacia himno de Mongolio
“Монгол улсын төрийн дуулал / Mongol ulsyn törijn duulal”
nacia himno
lando  Mongolio
kantoteksto Цэндийн Дамдинсүрэн / Tsendijn Damdinsuren
muziko Билэгийн Дамдинсүрэн / Bilegijn Damdinsuren kaj Лувсанжамбын Мөрдорж / Luvsanĵambin Mördorĵ
ekde 1950
vdr

La nacia himno de Mongolio - Монгол улсын төрийн дуулал, Mongol ulsin törijn duulal - kreiĝis en 1950. La muziko estas komponaĵo de Билэгийн Дамдинсүрэн / Bilegijn Damdinsuren (1919 - 1991) kaj Лувсанжамбын Мөрдорж / Luvsanĵambin Mördorĵ (1919 - 1996), kaj la teksto estis skribita de Цэндийн Дамдинсүрэн / Tsendijn Damdinsuren (1908 - 1988), mongollingva verkisto kiu ĝenerale konsideriĝas la kreinto de la moderna mongola literaturo.

En la 20-a jarcento, Mongolio havis plurajn naciajn himnojn. La unua uzatis inter 1924 kaj 1950 kaj estas nomata la "Mongola Internacio" - signife malsama versio de la Internacio. La dua estis oficiala nacia himno inter kaj jaroj 1950 kaj 1962, kaj la tria inter la jaroj 1961 kaj 1991. Ekde 1991, la plejparto de la himno de 1950 uzatis denove, sed la dua strofo (kun laŭdoj pri Lenino, Stalino, Damdin Suĥbataro kaj Хорлоогийн Чойбалсан / Ĥorloogiin Ĉojbalsan) estis forigata. La 6-an de julio 2006, la teksto estis reviziita fare de la Mongola Parlamento por aldoni honorigon pri Ĝingis-Ĥano.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search