Nifo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la koncepto de "neidentigitaj flugantaj objektoj". Por informoj pri la ŝtonoj de la olimpika sporto, vidu la artikolon Glitŝtonludo.
foto de laŭdira Nifo en Brazilo

Nifo (aŭ NIFO) estas la mallongigo por "NeIdentigita Fluganta Objekto" (angle: UFO, "Unidentified Flying Object").

Kutime oni asocias kun tiu ĉi nocio kosmoveturilojn de inteligentaj estaĵoj de aliaj planedoj, kiuj deziras viziti kaj observi la teron. Tiu ĉi supozo ĝis nun ne povis esti pruvita: La videblaj objektoj plej ofte montriĝas esti miraĝoj, helaj astroj, aviadiloj de tera origino, nuboj, eble norda brilo k.s.

La nifologio okupiĝas pri la esplorado de nifoj. UEA havas fakan asocion pri nifologio.

laŭdira Nifo en Jakobsdal, Linköping, Svedio

Grupo NIFO estas la nomo, laŭ kiu oni eldonas la sciencfikcian libroserion Sferoj. La plej fama Nifa formo estas fonta, la unuaj rakontoj pri Nifoj (1947) nomis ĝin flugantaj subtasoj (angle: flying saucers). Iuj aŭtoroj eĉ esprimis la ideon, ke la unuaj nifoj estas nesukcesaj teknikaj ideoj de la totalisma ŝtato Nazia Germanio meze de la 20-a jarcento. Kelkaj poste konstruitaj flugaj iloj estas similaj al fluganta subtaso, sed nun tiu speco ne normiĝis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search