Municipo Nimego | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Nimego | Blazono de municipo Nimego | ||||
![]() | |||||
nederlanda municipo • registara organizaĵo | |||||
| |||||
Provinco | Gelderlando | ||||
Urbestro | Hubert Bruls | ||||
Ĉefloko | Nimego | ||||
Areo - Tero - Akvo |
57,72 km² 53,78 km² 3,94 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
177 359 (en 2021) 3 018 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85Koordinatoj: 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | A73, N325 ,N326 | ||||
CBS-municipokodo | 0268 | ||||
Telefona kodo | 0481, 024 | ||||
Poŝtkodo | 6500–6546, 6663 | ||||
Oficiala retejo | https://www.nijmegen.nl/ | ||||
Nimego[1] (51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85 )
(nederlande Nijmegen aŭskulti, dialekte Nimwèège [nɪmˈveɣə]) estas laŭ la kvanto de loĝantoj la deka plej granda urbo de Nederlando, kun 165 127 loĝantoj (1-a de februaro 2012). La hansa urbo situas en la provinco Gelderlando, plejparte sur la maldekstra (suda) bordo de la rivero Valako. Nova parto de la municipo situas ĉe la alia flanko de la rivero kaj nomiĝas Waalsprong (Salto trans la Valako). La municipo de Nimego estas parto de la regio KAN (Knooppunt Arnhem-Nijmegen) (Nodo Arnhem-Nijmegen) kaj havas limojn kun la municipoj de Lingewaard, Overbetuwe, Beuningen, Viĥeno, Heumen, Groesbeek kaj Ubbergen. La limo al Germanio de la urbocentro distancas 7 kilometrojn, de la urba limo nur 3 kilometrojn. La plej proksima urbo en Germanio estas Kleve en distanco de 24 kilometroj.
La municipo Nimego konsistas el la urbo Nimego kaj la vilaĝo Lent.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search