Norvega lingvo

norvega
norsk
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Nordĝermana lingvaro • okcident-skandinava lingvaro
Parolata en Norvegio
Parolantoj 5 200 000
Denaskaj parolantoj >4 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Norvega lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Norvegio, Nordlanda Konsilistaro
Reguligita de Språkråd[1]
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 no
  ISO 639-2
    Bibliografia nor – Norvega

nob – Bokmål
nno – Nynorsk

    Terminologia nob – Bokmål
  ISO 639-3 nor
  SIL NOR
  Glottolog norw1258
Angla nomo Norwegian
Franca nomo norvégien
Vikipedio
vdr

La norvega lingvo (norvege: norsk) estas nordĝermana lingvo, kiun oni parolas en Norvegio. Oni skribas ĝin per latinaj literoj, kun la samaj aldonaj literoj kiel la dana lingvo, nome Æ/æ, Ø/ø kaj Å/å. Kune kun la sveda kaj dana, la norvega lingvo estigas kontinuaĵon de pli-malpli reciproke kompreneblaj lokaj kaj regionaj variaĵoj.

Ĉi-lingvoj skandinavaj kune kun faroa kaj islanda, same kiel kelkaj formortintaj lingvoj, konstituas nordgermanaj (same konataj kiel skandinavaj) lingvoj. La faroa kaj islanda estas apenaŭ reciproke kompreneblaj kun norvega en ties parolata formo, ĉar kontinenta skandinava diverĝis de ili.

Laŭ la leĝo kaj registara politiko, ekzistas du oficialaj formoj[2] de la skriba norvega – la bukmolo - Bokmål (”laŭlitere “libra lingvo”) kaj la njunoŝko - Nynorsk (laŭlitere “nova norvega”). La Norvega Lingva Konsilio respondas por regulado de la du formoj, kaj rekomendas la sekvajn fakesprimojn anglajn: "Norwegian Bokmål" kaj "Norwegian Nynorsk". Ekzistas du pliaj formoj neoficialaj de la skriba norvega, la plej grava el kiuj estas la riksmolo - Riksmål (“nacia lingvo”), kiu estas iom pli proksima al la dana, kvankam hodiaŭ ĝi altgrade estas tute sama lingvo kiel Bokmål. Ĝi estas regulata fare de Norvega Akademio, kiu interpretas la nomon kiel “la standarta norvega”. La dua estas la hjognoŝko - Høgnorsk (“la alta norvega”), pli purisma formo de Nynorsk, kiu insistas la lingvo estu en la formo origina, tiu de Ivar Aasen, kaj rifuzas plimulton da reformoj de 20-a jarcento. La uzo de ĉi-formo de Nynorsk estas tre limigita.

Nynorsk kaj Bokmål provizas standartojn por skribi la norvegan, sed ne por paroli ĝin. Ne ekzistas oficialaj standartoj de la parolata norvega, kaj plimulto da norvegoj parolas iliajn proprajn dialektojn en ĉiuj okazoj. Do, malgraŭ de multaj aliaj statoj, uzo de iu ajn norvega dialekto, sendepende de ĉu ĝi koincidas kun la skribaj normoj aŭ ne, estas akceptata kiel ĝusta parolata norvega. Tamen, en areoj kie orientaj norvegaj dialektoj estas uzataj, oni strebas akcepti de facto parolatan standarton kiel la apartan regionan dialekton, standard østnorsk, kies vortprovizo koincidas kun Bokmål. Ekstere de la orienta Norvegio ĉi vario parolata ne estas uzata.

Ekde la 16a ĝis la 19a jarcento la dana estis standarta skriba lingvo de Norvegio. Rezulte, evoluo de la nuntempa skriba norvega lingvo estis objekto de diskutoj rilate al naciismo, kampa kontraŭ urba diskurso, kaj historio de la norvega literaturo. Historie, Bokmål estas norvegigita vario de la dana lingvo, sed Nynorsk estas lingvo bazita sur norvegaj dialektoj kaj purisma opozicio al la dana. La nun forlasita oficiala politiko por kunfandi Bokmål kaj Nynorsk en unu komunan lingvon nome Samnorsk per serio da prononcadaj reformoj, kreis vastan spektron da varioj de ambaŭ lingvoj. Neoficiala formo nome riksmolo - Riksmål estas konsiderita pli konservativa ol Bokmål, kaj neoficiala hjognoŝko - Høgnorsk – pli ol Nynorsk.

Norvegoj estas edukataj en ambaŭ oficialaj varioj de la norvega. Enketo de la jaro 2005 indikas, ke 86.3% uzas precipe Bokmål kiel ĉiutagan skriban lingvon, 5.5% uzas ambaŭ lingvojn kaj 7.5% precipe uzas Nynorsk. Do, 13% skribas Nynorsk ofte, kvankam la plimulto parolas dialektojn, kiuj similas al Nynorsk pli ol al Bokmål. Njunoŝka skribo estas vaste uzata en okcidenta Norvegio, krom ĉefaj urbaj areoj, kaj ankaŭ en altaj partoj de la montaj valoj en sudaj kaj orientaj partoj de Norvegio. Ekzemploj estas Setesdal, la okcidenta parto de graflando (fylke) Telemark kaj kelkaj municipoj en Hallingdal, Valdres kaj valo Gudbrand. Ĝi estas malvaste uzata aliloke, sed antaŭ 30-40 jaroj ĝi ankaŭ havis bastionojn en multaj kamparoj de Trøndelag (meza Norvegio) kaj en la suda parto de norda Norvegio (graflando Nordland). Nuntempe Nynorsk estas oficiala lingvo kaj en 4 el 19 norvegiaj graflandoj (fylker), kaj en multaj municipoj de aliaj 5 graflandoj. La Brodkasta Korporacio de Norvegio (NRK) brodkastas kaj en Bokmål kaj en Nynorsk, kaj ambaŭ skribaj lingvoj estas subtenendaj por ĉiuj registaraj agentejoj. Bokmål estas uzata en 92% de ĉiuj skribaj publikaĵoj, Nynorsk en 8% (2000).

La norvega estas unu el la laborlingvoj de la Norda Konsilio. Laŭ la Norda Lingva Konvencio civitanoj de la Nordaj ŝtatoj, kiuj posedas la norvegan lingvon, povas uzi ĝin por interakti kun oficejoj en aliaj Nordaj ŝtatoj sen krompagoj por interpretado.

  1. Språkrådet Språkrådet
  2. Norvegio : Kiu lingvo?, Monato, 986/05, p. 13.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search