Novpaganismo

Novpaganismo estas ĝenerala termino, kiu inkluzivas multajn modernajn religiajn movadojn, precipe tiujn, kiuj influiĝis de la antaŭ-kristanaj paganaj kredoj de Eŭropo.

Novpaganismo estas starigita ĉefe kiel revivigo de la eŭropa paganismo kun kelkaj orientaj ideoj kiaj karmo aŭ renaskiĝo. Oni povas dividi ĝin precipe en du movadojn: Vikanojn, kiuj precipe kredas je la uzado de magio, kaj diversaj ritualoj- kaj tiujn kiuj sekvas ian rekonstruon de antikva historia pagana religio (ekz. Asatro, Viko).

Paganismo estas tre diversa religiaro; foje oni diras, ke estas tiom da paganismaj religioj, kiom estas da paganoj. Malgraŭ tio ke paganoj ofte kreas sian propran kredon, ekzistas multaj principoj komunaj inter ili. Tiuj povas inkluzivi respekton por la naturoekologiismo, kredon je gedioj, kredon je magio, uzon de antikvaj mitoj, kaj ofte la kredon je kaj renaskiĝo kaj karmo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search