Nuklea centralo

Nuklea centralo apud Civaux (Vieno). En la foto videblas malvarmiga turo kaj aliaj konstruaĵoj.

Nuklea centralo (aŭ atomkerna centralo) estas industria instalaĵo en kiu oni uzas la energion produktitan en la atomkerna fisio por produkti elektron.

La centralo normale konsistas en unu nuklea reaktoro plus la aldonaj instalaĵoj, kiuj ĝenerale estas similaj al la ceteraj termikaj centraloj.

Nukleaj centraloj estas kritikataj pro la fakto, ke ili postlasas atoman rubaĵon, kiun necesas gardi en sekuraj kondiĉoj dum jarcentoj aŭ eĉ pli longe. Aldone, ili estas kritikataj pro la risko, ke okazu akcidento en ili, kiu povas rezulti en grandega katastrofo, kiel la katastrofo de Ĉernobilo.

En kutima lingvaĵo, oni ofte nomas la nukleajn centralojn simple "atomcentralo". Sed tio estas principe erara, ĉar ja ankaŭ la ĥemiaj procezoj okazas en la atomoj, kaj pli precize en ties kernoj (la nukleoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search