Nurenbergo

Nurenbergo
germane Nürnberg, angle Nuremberg, pole Norymberga, itale Norimberga
urbo
Vidoj al la urbo
Flago
Oficiala nomo: Nürnberg
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Rivero Pegnitz
Situo Nurenbergo
 - alteco 309 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 0″ N 11° 5′ 0″ O / 49.43333 °N, 11.08333 °O / 49.43333; 11.08333 (mapo)
Areo 186,38 km² (18 638 ha)
Loĝantaro 518 365 (31.12.2018)
Denseco 2 781,23 loĝ./km²
Ĉefurbestro Marcus König[1] ekde 2020
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 90402–90491
Tel. antaŭkodo (+49)0911, 09122, 09129
ISO 3166 09 1 62 000
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Nürnberg
Retpaĝo: www.nuernberg.de
Map
Nuremberg panorama

La germana urbo Nurenbergo[2] (germane Nürnberg) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario. Ĝi havas 520 mil loĝantojn. Nun ĝi estas la centro de samnoma Metropola regiono Nurenbergo.

Dum la mezepoko la urbo estis grava libera regna urbo (1219-1806) kaj interalie multfoja kunvenloko de imperiaj dietoj (germane Reichstage), t.e. la asembleoj de Sankta Romia Imperio, kiuj okazis en la Nurenberga burgo.

En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la industrio de ludiloj.

Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata Dokumentadcentro Nurenbergo. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum Dua Mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.

  1. https://www.nuernberg.de/internet/stadtportal/oberbuergermeister.html
  2. PIV: "Nurenberg/oZ. Bavaria urbo" [1]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search