Oceanio

Oceanio
angle Oceania
kontinento
Deveno de nomo: greke ὠκεανός, ōkeanós, signifante oceano
Lando 14
Plej grandaj urboj Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto, Auckland, Adelajdo
Areo 8 536 716 km² (853 671 600 ha)
Loĝantaro 35 670 000
Denseco 4,18 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00 al UTC-06:00 (UTC+8:00 al -6:00)
Ĉefaj lingvoj angla, franca
Vikimedia Komunejo: Oceania

Oceanio estas termaso, nome geografia mondoregiono, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri etendareajn grupojn: Melanezio, Mikronezio, kaj Polinezio.[1] Etenda al la Orienta kaj al la Okcidenta hemisferoj, Oceanio havas terareon de 8 525 989 km² kaj populacion de ĉirkaŭ 41 milionoj. Kompare kun la kontinentoj, la regiono de Oceanio estas la plej malgranda en terareo kaj la dua plej malgranda pri loĝantaro post nur Antarkto.

Oceanio havas tre diversan mikson de ekonomioj el tre disvolviĝintaj landoj kaj tutmonde konkurencaj financaj merkatoj de Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, Franca Polinezio kaj Havajo, kiuj rangas alte en vivkvalito kaj indico de homa disvolviĝo,[2][3] ĝis la multe malpli evoluigitaj ekonomioj kiel tiuj de Papuo-Nov-Gvineo, Indonezia Nov-Gvineo, Kiribati, Vanuatu kaj Tuvalu,[4] kaj inkludante ankaŭ mezgrandajn ekonomiojn de Pacifikaj insuloj kiel Palau, Fiĝioj kaj Tonga.[5] La plej granda kaj plej loĝata lando en Oceanio estas Aŭstralio, kaj la plej granda urbo estas Sidnejo, fakte tie.[6]

La unuaj setlantoj de Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj de la grandaj insuloj ĝuste oriente alvenis antaŭ pli ol 60 000 jaroj.[7] Oceanio estis por la unua fojo esplorita de eŭropanoj el la 16-a jarcento antaŭen. Portugalaj navigistoj, inter 1512 kaj 1526, atingis lokojn de la Tanimbaraj Insuloj, de kelkaj el la Karolinoj kaj de okcidenta Papuo-Nov-Gvineo. En sia unua vojaĝo en la 18-a jarcento, James Cook, kiu poste alvenis al tre disvolvigitaj Havajoj, iris al Tahiti kaj sekvis ĝis la orienta marbordo de Aŭstralio por la unua fojo inter eŭropanoj.[8] En la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito okazis grava militagado, ĉefe inter Aliancanoj nome Usono kaj Aŭstralio unuflanke, kaj la Aksa Japanio.

La alveno de eŭropaj setlantoj en postaj jarcentoj rezultis en gravaj ŝanĝoj en la socia kaj politika pejzaĝo de Oceanio. En pli nuntempaj tempoj estis pliiĝanta diskuto pri naciaj flagoj kaj deziro de kelkaj oceanianoj montri sian distingeblan kaj unuopecan identecon.[9] La roka arto de Aborigenaj Aŭstralianoj estas la plej longdaŭra kontinue praktikata arta tradicio en la mondo.[10] Puncak Jaya en Papuo estas la plej alta montopinto en Oceanio kun 4 884 metroj.[11] Plej Oceaniaj landoj estas mult-partiaj reprezentaj parlamentaj demokratioj, kaj turismo estas granda enspezofonto por la landoj de la Pacifikaj Insuloj.[12] Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil diversajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.

Mapo de Oceanio el la World Factbook de la CIA.
  1. Por historio de la termino, vidu Douglas & Ballard (2008) Foreign bodies: Oceania and the science of race 1750–1940
  2. "Australia: World Audit Democracy Profile". WorldAudit.org. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2007. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  3. "Rankings on Economic Freedom". Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine The Heritage Foundation. 2016. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  4. "Kiribati: 2011 Article IV Consultation-Staff Report, Informational Annexes, Debt Sustainability Analysis, Public Information Notice on the Executive Board Discussion, and Statement by the Executive Director for Kiribati". International Monetary Fund Country Report No. 11/113. 24a de Majo 2011. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  5. "2011 Human Development Report: Pacific Islands' progress jeopardized by inequalities and environmental threats". UNDP. Alirita la 27an de Marto 2018.
  6. "Fast facts about Australia". Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto 2003. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  7. Aboriginal Australians (8a de Februaro 2019).
  8. "Secret Instructions to Captain Cook, 30 June 1768" (PDF). National Archives of Australia. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  9. Dimensions of Australian Society, Ian McAllister – 1994, p. 333
  10. "Oceanic art", The Columbia Encyclopedia, Sesa Eldono, 2006.
  11. MacKay (1864, 1885) Elements of Modern Geography, p. 283
  12. Drage, Jean (1994). New Politics in the South pacific. Institute of Pacific Studies, University of the South Pacific. p. 162. ISBN 978-982-02-0115-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search