Octavio PAZ (Oktávjo PAS) (naskiĝis la 31-an de marto, 1914 en Meksikurbo, mortis la 19-an de aprilo 1998) estis meksika verkisto, poeto, dramaturgo kaj diplomato. Paz estas konsiderata unu el la plej gravaj hispanlingvaj verkistoj de la 20-a jarcento, gajninte la Nobel-premion pri literaturo en 1990 kaj unu el la plej grandaj hispanidaj poetoj de ĉiuj tempoj[1]. Lia unua kaj plej fama prozaĵo aperis en 1950: El laberinto de la soledad (La labirinto de la soleco), esplorado de meksikaj kaj latin-amerikaj identecoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search