Oksido

Pordo el oksidigita fero (rusto)

Oksido estas la rezulto de la kombinado de oksigeno(j) kun malpli elektronnegativa(j) elemento(j).

Preskaŭ ĉiuj metaloj formas oksidojn ĉe kontakto kun oksigeno. Pro sia agresemo, oksigeno kovras ilin per maldika tavolo de oksido. Ĉi tiu kovrilo povas havi la efikon aŭ protekti la subestan metalon kiel pri la kazo de alumino (oni tiam parolas pri pasivigado), aŭ male prezenti vundeblecon kiel en la kazo de fero.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search