Omano (Araba: عمان transliterigo: Omman), oficiale Sultanlando Omano (arabe سلطنة عُمان, transliterigo: Saltanat Omman), estas araba lando en sudokcidenta Azio sur la sudorienta marbordo de la Arabia Duoninsulo. Omano havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, inkluzive de 550,000 eksterlandanoj, plejparte loĝantaj en urboj, kaj preskaŭ la duono loĝas marborde[1]. Laŭ religio 75% de la omananoj estas ibadioj. La ĉefurbo estas Masqat (Maskato).
La lando estas monarkio kaj membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj la Golfa Koopera Konsilo kaj vivas en paco kun ĉiuj aliaj landoj en la mezoriento. UN-raporto citas Omanon kiel la lando, kiu povis plej multe plibonigi sian socian kaj ekonomian situacion dum la lastaj 40 jaroj[2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search