Opero

Ĉi tiu artikolo temas pri arta ĝenro kaj speco de teatraĵo. Por retumilo rigardu la paĝon Opera (retumilo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Opera.
La Operejo Garnier'a de la Pariza Opéra, unu el la plej famaj operejoj de la mondo.
La Operejo de Sidnejo en Aŭstralio estas unu el la plej famaj modernaj operejoj de la mondo kiu havigas alian aspekton de la opero.
Giuseppe Verdi, de Giovanni Boldini, 1886

Opero estas arta ĝenro, en kiu kantistoj kaj muzikistoj prezentas draman verkon kiu kombinas tekston (libreton) kaj partituron, kutime en teatra kunteksto. Opero asimilas multajn el la elementoj de parolata teatro, ekzemple aktoradon, dekoraciojn, kaj kostumojn, kaj fojfoje inkludas dancojn. La prezento estas tipe donata en operejo, akompanate de orkestro aŭ pli malgranda ĉambra muzikistaro.

Opero estas parto de la okcidenta klasikomuzika tradicio. Ĝi komenciĝis en Italio ĉe la fino de la 16-a jarcento (la perdita Dafne de Jacopo Peri, prezentita en Florenco en 1598) kaj baldaŭ disvastiĝis tra la resto de Eŭropo: Schütz en la germana lingvo, Lully en Francio, kaj Purcell en Anglio, ĉiu helpis establi siajn naciajn tradiciojn dum la 17-a jarcento. En la 18-a jarcento, itala opero daŭre dominis la plimulton de Eŭropo, krom Francio, kiu altiris eksterlandajn komponistojn kiel ekzemple Händel. Opero seria estis la plej prestiĝa formo de itala opero, ĝis Gluck reagis kontraŭ ĝia arteco kun siaj "reformaj" operoj en la 1760-aj jaroj. Nuntempe la plej fama homo pri 18-a-jarcenta opero estas Mozart, kiu komencis kun opero seria sed estas plej fama pro siaj italaj komikaj operoj, aparte La Geedziĝo de Figaro (Le Nozze Di Figaro), Don Juan, kaj Così fan tutte, same kiel La Sorĉfluto (Die Zauberflöte), orientilo en la germana tradicio.

La unua triono de la 19-a jarcento alportis la altpunkton de la belkanta stilo, kun Rossini, Donizetti kaj Bellini; ĉiuj kreis verkojn kiuj daŭre estas prezentitaj nuntempe. Ĝi ankaŭ alportis la aperon de granda opero, karakterizita per la verkoj de Auber kaj Meyerbeer. La meza-ĝis-malfrua 19-a jarcento estis "ora epoko" de opero, gvidata kaj dominata de Richard Wagner en Germanio kaj Verdi en Italio. La populareco de opero daŭris tra la Verisma epoko en Italio, kaj nuntempa franca opero trae al Puccini kaj Richard Strauss en la frua 20-a jarcento. Dum la 19-a jarcento, paralelaj operecaj tradicioj aperis en centra kaj orienta Eŭropo, precipe en Rusio kaj Bohemio. La 20-a jarcento portis multajn eksperimentojn kun modernaj stiloj, kiel ekzemple atonaleco kaj seria muziko (Schönberg kaj Alban Berg), novklasikismo (Stravinskij), kaj minimalismo (Philip Glass kaj John Adams). Kun la alveno de registrada teknologio, kantistoj kiel ekzemple Enrico Caruso koniĝis de spektantaroj preter la cirklo de oper-adorantoj. Operoj ankaŭ estis prezentataj per (kaj skribitaj por) radio kaj televido.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search