Opportunity

Projekciaĵo de Mars Exploration Rover
La unua bildo de Opportunity
Panorama bildo de la kratero Aglo. Ĝi indikas ekziston de akvaj fontoj.

Opportunity (prononcu:[oporTJUneti]) estas la nomo de la aŭtonoma esplorada vaganta veturilo sur la planedo Marso. Ĝia oficiala nomo estas: Mars Exploration Rover - B (MER-B) kaj ĝi estas la dua el du identaj esploradaj robotoj lanĉitaj en junio kaj julio de la jaro 2003. La alia veturilo MER-A ricevis la nomon Spirit.

Opportunity grundiĝis sur Marson la 25-an de januaro 2004, 5:05(UTC). La celita loko estis Meridiani Planum, granda ebenaĵo. Dum la proksimiĝo al la surfaco la sondilo sukcese uzis la paraŝutojn kaj la aersakojn por bremsi kaj rompi la ŝokon de la kontakto kun la surfaco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search