Oro

Ĉi tiu artikolo temas pri metalo kaj kemia elemento. Por medalo rigardu la paĝon Ora medalo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon ORO.

Arĝento

Au

Rentgenio

PlatenooroHidrargo

[54Xe] 4f14 5d10 6s1
197 Au
79
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • metala materio • alergenovalormetalo
elementa minerala klaso
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero oro (aurum), Au, 79
CAS-numero 7440-57-5
Loko en perioda tabelo 11 (IB)-a grupo, 6-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
Nombro de naturaj izotopoj 1
Aspekto flava metalo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 196,97 amu
Atomradiuso 135 (174) pm
Kovalenta radiuso 144 pm
Radiuso de van der Waals 166 pm
Elektrona konfiguracio [54Xe] 4f14 5d10 6s1
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 18, 32, 18, 1
Oksidiĝa nombro 3, 1 (amfotera oksido)
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo kuba flanke centrita
Denseco 19,30 g/cm3
Malmoleco 2,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 1064,18 °C (1337,33 K)
Bolpunkto 2966 °C (3239 K)
Boliga varmo 342 kJ/mol
Premo de satura vaporo 100 Pa dum 2021 K
Rapido de sono (maldika stango, ĉ. 25 °C)
2030 m/s
Specifa varmokapacito 25,418 J/(kg · K)
Elektra konduktivo (20 °C) 0,452.108
Elektra rezistivo (20 °C) 22,14.10-9 Ω · m
Termika konduktivo 318 W/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo (Au+ + e → Au) +1,50 V
(Au3+ + 3e → Au) +1,62 V
Elektronegativeco 2.54 (Pauling-skalo)
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
195Au artefarita 186,10 tagoj ε 0,227 195Pt
196Au artefarita 6,183 tagoj ε
β
1,506
0,686
196Pt
196Hg
197Au 100 % estas stabila kun 118 neŭtronoj
198Au artefarita 2,695 tagoj β 1,372 198Hg
199Au artefarita 3,169 tagoj β 0,453 199Hg
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Video pri la origino de oro en la Tero de la jutuba kanalo Scivolemo.

Oro (latine aurum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Au kaj atomnumero 79.

Ĝi estas valorega flava metalo konata ekde la prahistorio. Simile al aliaj metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandiĝas je 1063 °C, kaj bolas je 2966 °C. Sed ofte oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo.

Laŭ la prezoj de 2002 la valoro de unu gramo da oro estis ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu eŭroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro.

Kutime, oni trovas oron en formo de buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj en Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminejoj, kie oro estas en erco. Estas ankaŭ 64,8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($ 0,66 da oro en 2002).

Oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venantan de sunlumo.

Oro formas bazon de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio – la tiel nomata ora normo, forlasita je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971 mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 a.k. ĝis 1900 oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora.

Oro estas grava por elektroniko, ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estas pli bona konduktaĵo ol drato de kupro, sed ankaŭ multe pli altekosta. Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj.

Laŭ Francisko Azorín oro estas Flava, valorega metalo, uzata por artaj k. riĉaj juveloj, medaloj k. moneroj.[1] Li indikas etimologion el la latina aurum. Kaj li aldonas la terminojn orumi, orumisto, oraĵisto.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search