Ortangulo

Ekzemplo de ortangulo

Ortangulo (aŭ rektangulo[1]) estas paralelogramo, kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la laterlongoj estas a kaj b, en eŭklida geometrio, la perimetro de la ortangulo estas 2(a + b) kaj ties areo estas a × b.

Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.

  1. Dum NPIV konsideras evitenda la terminon rektangulo, ĝi akceptas la alian neologismon ortogramo pro ĝia analogio al la vortfarado de paralelogramo.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search