Ortopedio

La arbeto de Andry

Ortopedio (malnovgreke ὀρϑός „rekta“ kaj παιδεύειν „eduko“) laŭ PIV estas

  1. kuraca arto malhelpi aŭ korekti deformiĝon de homa korpo, precipe ĉe la infanoj, kaj
  2. la arto anstataŭi naturan organon aŭ korpoparton per artefarita peco (protezo).

Temas pri fako de medicino tre proksima al ĥirurgio, kaj en iuj landoj ĝi konsideriĝas subspecialiĝo de ĥirurgio, ne propra fako.

La ortopedia kirurgio estas branĉo de la kirurgio kiu referencas al traktado de misordoj de la lokmova aparato, de ties partoj de muskoloj, ostoj kaj artikloj kaj ties akutaj, kronikaj, traŭmataj kaj ripetemaj lezoj. Krom la meĥanikaj konsideroj, ĝi referencas ankaŭ al la faktoroj de la patologio, de la genetiko, de ĉio esenca kaj ekstera, kaj biomeĥaniko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search