Osmio



Os

osmio

Os
76
kemia elemento
platena grupo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero osmio (osmium), Os, 76
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Osmio (el antikve-greke ὀσμή, osme, 'odoro') estas kemia elemento kun la simbolo Os kaj atomnumero 76. Ĝi estas malmola, fragila, bluetblanka transirmetalo en la platena grupo kiu troviĝas kiel spurelemento (vidu ankaŭ Abundeco de elementoj en la terkrusto) en alojoj, plejparte en platenaj ercoj. Osmio estas la plej densa nature okazanta elemento. Kiam eksperimente mezurite uzante Rentgenfotan kristalografion, ĝi havas densecon de 22.59 g/cm3. Fabrikistoj uzas ĝiajn alojojn kun plateno, iridio kaj aliaj metaloj de la platena grupo por fari pintkovradon de fontoplumo, elektrajn kontaktojn, kaj en aliaj aplikoj kiuj postulas ekstreman fortikecon kaj malmolecon.

Pulvoro de osmio estas facile obtenebla, sed pro oksigeno de aero, ĝi transformiĝas en vaporiĝeman kaj odoreman tetroksidon OsO4, kiu estas toksa.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search