Ostrava

Ostrava
germane Ostrau, pole Ostrawa
urbo
Ostrava en fotoj
Emblemo de Ostrava
Oficiala nomo: Ostrava
Moto: Pli sekura Ostrava - projekto de ni ĉiuj.
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Baseno Ostrava baseno
Transporto Aŭtostrado D1
 - Internacia vojo I/11 (E 75)
 - Fervojo Ostrava hl.n., Ostrava-Svinov
Urbaj partoj
Tipo de urbo Statuta urbo
Vizitindaj lokoj
Konstruaĵoj
Riveroj
Situo Placo de Masaryk
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 30″ N 18° 17′ 30″ O / 49.84167 °N, 18.29167 °O / 49.84167; 18.29167 (mapo)
Areo 214,23 km² (21 423 ha)
 - de metropolo 3 896 km² (389 600 ha)
Loĝantaro 284 765 (2024)
Denseco 1 329,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Primatoro Ing. Petr Kajnar (ČSSD)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 702 00
Aŭtokodoj T
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0806
NUTS 5 CZ0806 554821
Katastraj teritorioj 39
Lokaj partoj 37
Bazaj setlejunuoj 265
Partoj de urbo 23
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
Partoj de urbo Ostrava
Partoj de urbo Ostrava
Partoj de urbo Ostrava
Vikimedia Komunejo: Ostrava
Retpaĝo: www.ostrava.cz
Portalo pri Ostrava
Map

Ostrava (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) (pole Ostrawa, germane Ostrau) estas statuta urbo situanta sur limoj de Silezio kaj Moravio nordoriente de Ĉeĥio, proksime de ŝtatlimo kun Pollando. Ostrava situas sur kunfluejo de riveroj Lučina, Odra, Opava kaj Ostravice. Dank' al la situo en Moravia pordego falas Ostrava en milde varman klimatan regionon, kiu estas favora por vico da specioj de faŭno kaj flaŭro tipaj por Mez-Eŭropo. La urbo kun areo 214 km² kreas sume 23 urbaj kvartaloj, en kiuj vivas 284 765 loĝantoj (2024). Ostrava, la sidejo de la regiona oficejo Moravia-Silezia Regiono kaj de distrikto Ostrava-urbo, tiel estas la tria plej granda urbo de Ĉeĥio. Sed se ni konsideros fakton, ke la granda ostrava aglomeraĵo aŭ kunurbaj disvastigitaj administrado de Ostrava-Regiono, kreata de distriktoj Ostrava, Karviná kaj Frýdek-Místek havas 796 000 loĝantojn, poste montriĝas, ke post granda praga aglomeraĵo estas tiu ĉi la dua plej granda en la respubliko. La denseco de enloĝiĝo estas 1443  loĝantoj en km². De la nordo suden (Antošovice- Nová Bělá) Ostrava mezuras 20,5 km, de la oriento okcidenten (Bartovice-Krásné Pole) 20,1 km. La longeco de lokaj komunikaĵoj faras 828 km. La sidejo de magistrato estas Nova urbodomo. En la urbo havas sidejon ankaŭ episkopo de diocezo ostrava-opava. Sur teritorio de Ostrava situas kvar urbaj memorigaj zonoj.[1]

Ostrava elkreskis kiel industria centro de nigrakarba baseno. Pro sia minista kaj metalurgia industrioj en la pasinteco nomata "ŝtala koro de la respubliko", ĝi trairis tra karakterizaj ŝanĝoj post la jaro 1989. Sekve de restrukturaligo de la industrio estis dampita mineja agado kaj lasta karbo estis minita sur teritorio de la urbo en la jaro 1994. Atestanto de la minista pasinteco estas Malsupra regiono Vítkovice, la eksa industria areo kun unika industria arkitekturo aspiranta en enskribon de listo pri Monda heredaĵo de Unesko. En Ostrava troviĝas vico da teatroj, galerioj kaj kulturdomoj. Inter la plej konataj kulturaj agadoj okazigataj en la urbo apartenas muzikaj festivaloj Colours of Ostrava kaj Beats for Love, festivaloj de klasika muziko Internacia muzika festivalo Majo de Janáček kaj Sanktvenceslaa muzika festivalo, Someraj ŝekspiraj solenoj. Ĉiujare okazas ankaŭ atletika konkurso Ora sprintŝuo. Altlernejojn en Ostrava reprezentas Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava kaj pli ĝenerale celita Ostrava universitato.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohumín, Petřvald, Šenov, Vřesina, Čavisov, Stará Ves nad Ondřejnicí, Klimkovice, Vratimov, Velká Polom, Dolní Lhota, Jistebník, Hlučín, Šilheřovice, Ludgeřovice, Dobroslavice, Děhylov, Krmelín, Paskov kaj Rychvald.

  1. de la distrikto Ostrava-urbo, ČSÚ Ostrava, czso.cz. Arkivita el la originalo je 2011-11-15. Alirita 2009-06-16.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search