Palmiry

Tombejo en Palmiry
Janusz Kusociński, pseŭdonomo Kusy (naskiĝis la 15-an de januaro 1907 en Varsovio, murdita la 21-an de junio 1940 en Palmiry) – pola atletikisto, ora olimpika medalisto en Los Anĝeleso pri longdistanca kuro de 10 000 m, arĝenta medalisto de la 1-a Eŭropa Atletika Ĉampionado en la distanco de 5000 m.
Maciej Rataj, politikisto, verkisto, marŝalo de Pola Sejmo
Adamo Zamenhof, filo de Ludoviko Lazaro Zamenhof

Palmiry (52° 22' N 20° 47' E Mapo) estas vilaĝo en la pola vojevodio Mazovio. La vilaĝo estas parto de la komunumo Czosnów kaj havis 220 loĝantojn en 2006. La vilaĝo situas apud la Kampinosarbaro, kie inter 1939 kaj 1943 la germanaj nazioj mortpafis pli ol 2000 polajn intelektulojn/eminentulojn, rezistbatalantojn kaj politikajn kaptitojn. Ekde 1948 ĝi estas unu el la plej gravaj memorlokoj de Pollando.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search