Pandavoj

Pandavoj
gefrataro • fikcia grupo
Verko Mahabarato
Informoj
Patro Panduo
vdr

La Pandavoj estas la kvin agnoskitaj filoj de Panduo en la "Mahabarato". Ili estis de liaj du edzinoj, nome Kunti kiu estis Jadava kaj Madri kiu estis la princino de Madra. Ties nomoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio.

Draŭpadi kaj la Pandavaoj.

Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search