Papa neeraripovo

Neeraripovo estas teologia termino, kiu - kiel klare indikas la vorto - signifas la "neeblon povi erari, mispaŝi, malperfekti". Persono aŭ institucio tiam estu neeraripova, se ĝi estu libera de misjuĝoj, misdecidoj kaj misagoj. Laŭ homa juĝo io tia neeblas. Laŭ la kredo de iuj religioj, konfesioj kaj ideologioj tamen la koncepto de neeraripovo ludas certan rolon.

La fundamento de teologie postulita neeraripovo ne estas la homo, sed dia interveno, kiu al tiu homo donacas la neeraripovon pro certaj kaŭzoj. Ĉiopoveco de tiu supera instanco, laŭ tiu opinio, povas kaŭzi la (krome neeblan) neeraripovon de homo.

Aparte konata estas la kredo de la katolika eklezio pri koncilioj kaj la papoj:

Laŭ la katolika kredo Kristo promesis al sia eklezio, ke la Sankta Spirito instruu kaj vivtenu ĝin (Johano 16,13) kaj ke li donacis al la eklezio la oficojn de episkopoj kaj pastroj, kiuj servu al la unueco de la kristanaro (Mateo 16,18). Tial certaj decidoj de katolika koncilio kaj la papo konsideratas neeravipovaj. La katolika eklezio postulas, ke la de homoj skribitaj bibliaj tekstoj estas faritaj per la dia inspiro, kaj ke la dia volo ankaŭ plue kapabligas la plej altrangajn ekleziajn postenulojn je neararipovaj eldiroj. Tamen laŭ tiu kredo neeraripovo de eklezio sen ligo al la plej altaj katolikaj oficoj estu neebla - tial la kreo de novaj konfesioj, kiuj diferencas de la katolikismo, ne povas esti senerara.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search