Parametro (muziko)

Parametro (greke παράμετρος el pará = kontraŭ, apud, bei kaj metron = mezuro; laŭsence: mezuri ĉe io, kompari) estas nocio pruntita el la natursciencoj kaj signifas en muziko elementajn aspektojn kiel tondaŭro, tonalto kaj tonforto. Jam la ukraina-usona muzikteoriisto Joseph Schillinger (1895–1943) propagis algoritmajn komponteknikojn kaj uzis la vorton „parametro“. Post kiam la germana fizikisto Werner Meyer-Eppler (1913–1960) en 1953 diskutigis la nocion kiel muzikteoria termino, ĝi tre rapide venkis – samtempe kun seriaj komponteknikoj, kiuj antaŭordigis kiel serioj ne nur tonaltojn kaj intervalojn, sed ankaŭ la daŭro kaj la laŭteco de tonoj. La vorto „parametro“ grave rolas en komponado kaj analizo precipe de seria kaj elektronika muziko.

La esprimo mem devenas de matematiko; ĝi devis kiel aliaj natursciencaj terminoj, kiujn adaptis la pli nova muziteorio, toleri signifoŝanĝon. Nun en muziko oni nomas parametro ĉiujn dimensiojn de muzika okazaĵo, kiuj estas izolite ŝanĝeblaj. […] Post kiam oni decidintis subordigi ĉion al la nocio parametro, kio iel ajn estas ordigeba kiel serioj, do estas seriigebla, oni transiris al formado de pluaj parametroj. […] Kio difinas parametron: Ĝi indikas kampon, kiu estas kompozicie administrebla, do senrezerve adaptebla al ĉiu kiel ajn abstrakta reguladoskemo.[1]
  1. Ulrich Dibelius Moderne Musik I. München 1966, 4te Auflage 1988, S. 337f.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search