Patrona sanktulo

Patrona sanktulo, aŭ Patrono, estas, ĝenerale, laŭ la kristanaj eklezioj, eminenta persono kiu, en komunaj aŭ esceptaj vivkondiĉoj, vivis kaj realigis la idealon de kristana vivo. Pro tio estas admirata kaj estimata kiel altira ekzemplo por tiuj kiuj konfesas kaj aspiras vivi la saman idealon. La patrona sanktulo estas vidita kiel konkreta homo kiu travivis la samajn aŭ similajn spertojn de homo mergita en la mondo.

Iuj kristanaj konfesioj emas ankaŭ kulti la memoron de la sanktulo kaj eĉ lin preĝalvoki kiel helpanton por la atingo de la kristana vividealo. Distingiĝas en tiu sinteno de kulto kaj preĝalvoko katolikismo kaj ortodoksismo kaj ĝenerale la kristanaj orientaj eklezioj kaj la kopta kaj etiopa.

Ene de la protestantaj konfesioj troviĝas pli/malpli da rezervoj rilate la preĝon al la sanktuloj kaj ilian propeton: la Anglikana Eklezio, ekzemple, konservis sian kalendaron de la sanktuloj kaj ritecon proksima al tiu katolika. Ankaŭ la diversaj luteranaj eklezioj konservis sian liturgian kalendaron laŭ kiu estas memorfestataj sanktuloj. Preĝo al sanktuloj estas kutime lasita al la iniciato de unuopulo, sed oni preferas akcente atentigi pri la neceso ke tiu ne fariĝu publika praktiko, nome publika kulto de la tuta kongregacio (kaj fakte, ĉiuj protestantaj eklezioj estas konsekritaj al sanktuloj, ĝuste same kiel okazas en la katolika aŭ orientaj eklezioj): la fideluloj devas fidi je Jesuo Kristo sen tion malpliigi per la kulto al sanktuloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search