Paul Martin

La Tre Hon.
Paul Edgar Philippe Martin PK, MP, BA, LLB
Persona informo
Naskonomo Paul Edgar Philippe Martin
Naskiĝo 28-a de aŭgusto 1938
en Windsor (Ontario)
Religio Rom-Katolika
Lingvoj angla vd
Loĝloko Montrealo vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St. Michael's College (en) Traduki
University of Toronto Faculty of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberala
Subskribo Paul Martin
Familio
Patro Paul Joseph James Martin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sheila Martin
Profesio
Okupo politikisto
advokato
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
21-a Ĉefministro de Kanado
Dum 12-a de decembro 20046-a de februaro 2006
Antaŭulo Jean Chrétien
Sekvanto Stephen Harper
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Edgar Philippe MARTIN (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1938, en Windsor (Ontario)) estis la 21-a Ĉefministro de Kanado kaj estas iama estro de la Liberala Partio de Kanado.

Paul Martin enoficiĝis kiel ĉefministro la 12-an de decembro 2004, transprenante la oficon de Jean Chrétien. La 6-an de februaro 2006, post kiam lia partio venkiĝis en la federacia balotado de 2006, li demisiis, kaj la ĉefministrecon transprenis Stephen Harper.

Martin estas federacia deputito por la elektodistrikto LaSalle—Émard en Montrealo depost la 1988 kaj estis Financ-Ministro de 1993 ĝis 2002. Li direktis multajn ŝanĝojn en la financa strukturo de la kanada registaro, kaj lia politiko havis la efikon ke la daŭra fiska deficito de Kanado foriĝis, parte je la kosto de multaj programoj, inkluzive sociajn servojn.

La 14-an de novembro 2004 Martin transprenis de Jean Chrétien la estradon de la Liberala Partio kaj fariĝis ĉefministro en decembro. La federacia balotado de 2004 rezultigis minoritatan registaron en kiu la Liberaluloj sub Martin retenis la povon. Parlamenta decido de fidomanko devigis la okazigon de federacia balotado la 23-an de januaro 2006, en kiu la opozicia Konservativa Partio havis minoritatan venkon. Martin restis partiestro ĝis la 18-a de marto, kiam li transdonis partiestradon al Bill Graham.

Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, li portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search