Pensado

La Pensanto, de Auguste Rodin
La Pensanto, de Auguste Rodin, en la Muzeo Rodin, en Parizo
Pensado estas psikologia fenomeno racia, objektiva kaj eksterna derivita el cerbumado por la solvo de problemoj.
Junulino kun libro de José Ferraz de Almeida Júnior

Pensado estas ĉiu ajn mensa aktivado, kiun la subjekto povas rekte regi. Ĝi konsistas ĉefe el la kombinado, malkombinado kaj ŝanĝado de ideoj en la menso, tiel ke novaj ideoj estiĝas. Tiu ĉi mensa proceso ebligas al vivuloj modeligi la mondon kaj tiel alfronti ĝin taŭge por siaj celoj, planoj kaj deziroj. Formoj de penso estas interalie la imago, la memoro kaj la konceptado. Multaj supozas, ke pensado estas specifa kapablo de la homa menso. Aliaj kredas, ke ankaŭ kelkaj aliaj bestoj povas fari same kaj nur la grado de kreiveco kaj celkonformeco de la homa pensado diferencigas ĝin de la besta.

Pensado povas rilati al la ideoj aŭ aranĝoj de ideoj kiuj rezultiĝas el cerbumado, al la agado produktadi pensojn, aŭ al la procezo de produktado de pensoj. Malgraŭ la fakto ke penso estas fundamenta homa aktiveco konata al ĉiu, ekzistas neniu ĝenerale akceptita interkonsento pri kio penso estas aŭ pri kiel ĝi estas kreita. Pensoj estas la rezulto aŭ produkto de spontanea ago de pensado.

Ĉar penso subestas multajn homajn agojn kaj interagojn, kompreni ĝiajn fizikajn kaj metafizikajn originojn, procezojn, kaj efikoj estis delonga celo de multaj akademiaj disciplinoj inkluzive de artefarita intelekto, biologio, filozofio, psikologio, kaj sociologio.

Pensado permesas al homoj fari sencon racie, interpreti, reprezenti aŭ modeligi la mondon kiun ili travivas, kaj por fari prognozojn pri tiu mondo. Ĝi estas tial helpema al organismo kun bezonoj, celoj, kaj deziroj ke ĝi elpensas planojn aŭ alirilatajn provojn plenumi tiujn celojn. Pensoj estas la ŝlosiloj kiuj determinas onian celon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search