Pentrotrompo

Eskapante kritikojn de la kataluna pentristo Pere Borrell del Caso, 1874.
Fresko kun trompe l'œil en la kupolo pentrita sur malala voblo, Jesuitenkirche, Vieno, de Andrea Pozzo, 1703.

Pentrotrompookultrompo, el trompe-l'œil, en franca por "trompi la okulon", prononce [tʁɔ̃p lœj], estas arta tekniko kiu uzas realismajn bildaron por krei la optikan iluzion ke la pentritaj aĵoj ekzistas reale en tri dimensioj. Trudita perspektivo estas komparebla iluzio en arkitekturo.

Tiu tekniko estis uzita de tre diversaj artistoj jam el la Renesanco kaj Baroko, kiel Masaccio, Donato Bramante, Andrea Mantegna, Antonio da Correggio kaj Luca Giordano. En pli modernaj epokoj turnis sin al pentrotrompoj Salvador Dalí kaj René Magritte.

Inter la malmultaj supervivantaj pentraĵoj de Jacopo de' Barbari (ĉirkaŭ dekdu) estas la unuaj konataj ekzemploj de pentrotrompoj ekde la Antikveco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search