Perdita Paradizo

Paradise Lost
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Milton
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1667
Loko Londono
Eldonejo Samuel Simmons
Trajtoj
Ĝenro poemo
vdr

La Perdita Paradizo (origina titolo: Paradise Lost), publikigita en 1667, estas la blankversa epopeo de John Milton, kiu rakontas la biblian epizodon de la falo de la homo, nome la tento de Adamo kaj Eva sugestita de Satano kaj ilia forpelado el la edena ĝardeno.

Ĝi estis publikigita unuafoje en 1667, en dek libroj aŭ kantoj: sekvis dua eldono, de 1674, dividita ĉi-foje en 12 libroj (imito de la Eneado de Publio Virgilio Marono) kun etaj revizioj de la teksto kaj aldono de notoj pri la versado.

La celo de la poemo, kiel esprimite en la unua libro, estas konsciigi la homon pri la eterna Dia providenco (I, 26) kaj komprenigi la motivojn de la konflikto inter tia eterna Providenco kaj la libera volo.

La precipa protagonisto estas Satano, la falinta anĝelo. Milton portretas Satanon ambicia kaj orgojla estulo, kiu defias la ĉiopovan Dion, nome sian tiranecan kreinton, kaj militas kontraŭ la paradizo, sed estas venkita kaj surteren faligita.[1]

Alia lia celo, komplementa al la unua, estis: provi alproksimigi la paganan tradicion al tiu kristana kiel Vilhelmo Ŝekspiro, Milton taksis, laŭ iuj kritikistoj, la kristanan teologion nesufiĉa por enteni en la historio paganismon, kristanismon kaj la grekan klasikan penson: li multe admiris la klasikaĵaron sed li intencis transiri eĉ ilin. En la poemo travideblas lia religia kredo: estante sekvanto de arianismo, li montras ne kredi je la Sankta Triunuo kaj refutas la faton kaj antaŭdestinismon[2]. Lia legado de Biblio ignoras la komunajn interpretajn kriteriojn, pro kiuj Dio rezultas antropomorfe militema, kolerema.

  1. William Blake (1757-1827), granda admiranto de Milton kaj ilustristo de la lia poemo, diris pri li: “Li senscie partianiĝis por la diablo”.
  2. kiuj, tamen, estas dogmoj de iuj reformitaj eklezioj, ne akceptitaj de la plej granda parto de la kristanaj eklezioj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search