Perioda tabelo

Simple Periodic Table Chart-en.svg
Simpla Perioda Tabelo-Diagramo

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al la rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata okaze de malkovro de pliaj kemiaj elementoj kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo trovas vastan aplikon ankaŭ en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ sia versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).

  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2008-06-28.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search