Persono de la jaro

Kovrilo de Time en 1928 pri Charles Lindbergh.

La Homo de la Jaro (anglalingve Person of the Year) estas ĉiujara elekto fare de la magazino Time ekde 1927. La magazino elektas ĉiujare tiun homon aŭ homojn, kiuj plej ofte aperis en la internaciaj publikaĵoj. Tiel ekzemple aperas en la listo konataj diktatoroj kiel Stalino kaj Adolf Hitler.

La nocio Homo de la Jaro estas strikte kunligita kun la magazino Time. Mick Foley en 1998 kaj Tashiro Masashi en 2001 estis provizore elektitaj per voĉdonoj de entuziasmuloj, tamen la balotoj estis poste nuligitaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search