Petro

Petro (de πέτρος /petros/ = ŝtono, aŭ πέτρα = roko en la greka) signifas (laŭ NPIV):

- en geologio, konsistigan materialon de la terkrusto (NPIVa termino «petro» anstataŭ la esperante pli kutima termino rokaĵo), kaj

- en anatomio, la malmolan oston de la temporalo, entenanta la orelajn kavojn.

Tiu termino estas ankaŭ esperantigo de populara vira persona nomo. Eblaj diverslingvaj variaĵoj estas "Peter", "Petr", "Pete", "Pjotr," kaj aliaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search