Pinjino

Pinjino[1] (ĉine 汉语拼音, Hànyǔ pīnyīn, "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj"; aŭ simpla Pīnyīn) estas la oficiala metodo en la Ĉeftera Ĉinio, Tajvano, Singapuro, kaj Malajzio skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradicia ĉina skribo (汉字, hànzì). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj. Ĉinparolantoj ofte uzas ĝin por tajpi ĉinajn signojn sur komputilojn kaj poŝtelefonojn.

La sistemo pinjino baziĝas sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà (普通话).

En anglalingvaj landoj, hanyu pinyin anstataŭadas la antaŭan sistemon Wade-Giles.

Bopomofo estas silabaro uzita en Tajvano por indiki prononcojn, por eduki infanojn pri elparolo, kaj por tajpi. Tamen, ekde 2009 Pinjino estas la oficiala maniero skribi ĉinajn vortojn per latinaj literoj en Tajvano.

  1. PIV

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search