Pitagora triopo

Verŝa grafika prezento de la unuaj pitagoraj triopoj kun katetoj ne pli grandaj ol 4500 kun entjerajn valorojn.

Pitagora triopo estas en la nombroteorio ĉia grupo de tri naturaj nombroj, kiu povas esti flankoj de orta triangulo. Traktis ilin jam Diofanto el Aleksandrio.

Pro la teoremo de Pitagoro ili estas la pozitivaj solvoj de la diofanta ekvacio:

Se x,y,z estas mallongigita, t.e., se ili ne havas komunan divizoron, oni nomas ilin primitiva pitagora triopo. Je ĉia primitiva triopo z estas nepara, kaj el la nombroj x kaj y unu estas para, la alia nepara.

Ekzemploj:

  • La plej malgranda pitagora triopo estas (3,4,5). Ĝi estas primitiva. Oni uzas ĝin en la dekdunoda ŝnuro por krei ortajn angulojn.
  • (5,12,13) estas primitiva triopo.
  • (15,20,25) kaj (15,36,39) estas ne primitivaj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search