Plano de UN por la dispartigo de Palestino

Hispanlingva mapo de la Plano de Dispartigo de Palestino: Israelo duobligos la atribuitan teritorion laŭlonge de la militoj kaj okupoj.

La 29-an de novembro 1947 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kunside en Novjorko, aprobis la Rezolucion 181, kiu rekomendis planon por solvi la konflikton inter judoj kaj araboj en la regiono Palestino, kiu troviĝis tiam sub brita administrado. La plano de la UN proponis disdividi la okcidentan parton de la Mandato en du ŝtatoj, unu juda kaj alia araba, kun areo, kiu inkludis Jerusalemon kaj Betleĥemon, sub internacia kontrolo. La malakcepto de la brita registaro realigi tiun planon, kun la samdirekta malakcepto fare de la arabaj landoj de la regiono, rezultis en enlanda milito en la teritorio de la Brita Mandato Palestino kiu eksplodis la tagon post la voĉdonado de la Plano, al kio sekvis la Arab-israela milito de 1948 kaj la sinsekvaj kontraŭstaroj inter araboj kaj judoj kiuj daŭras ĝisnune.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search