Platono

Platono
Persona informo
Πλάτων
Naskonomo Αριστοκλής
Naskiĝo 428 a.K.427 a.K.
en Ateno
Morto 348 a.K.347 a.K.
en Ateno
Tombo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ariston of Athens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Perictione (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Potone (en) Traduki, Adeimantus of Collytus (en) Traduki, Glaucon (en) Traduki kaj Antiphon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
poeto
epigramisto
jurfilozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, literaturo, epistemologio, juro, politiko, eduko, familio, milito, amikeco, amo, antikva filozofio kaj Grek-romia antikvo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kritono ❦
Euthyphro ❦
Fedono ❦
Eŭtidemo ❦
Protagoro ❦
Timeo ❦
Gorgio ❦
Meno ❦
Apologio de Sokrato ❦
Ĥarmido ❦
Clitophon ❦
Kratilo ❦
Kritio ❦
Epinomis ❦
Eryxias ❦
First Alcibiades ❦
Hiparĥo ❦
Hippias Major ❦
Hippias Minor ❦
Ion ❦
Laches ❦
Leĝoj ❦
Lysis ❦
Menekseno ❦
Minos ❦
Parmenido ❦
Fedro ❦
Respubliko ❦
Philebus ❦
Second Alcibiades ❦
Sizifo ❦
Sofisto ❦
Politikisto ❦
Simpozio ❦
Theages ❦
Amrivaloj ❦
Teeteto ❦
Epistoloj de Platono vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Platono (greke: Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke: Αριστοκλής; naskiĝis en 428 a.K./427 a.K. en AtenoEgino, Grekujo, mortis en 348 a.K./347 a.K. en Ateno) estis tre grava greka filozofo kaj fondinto de platonismo.

Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte onia scio pri Sokrato kaj lia pensado venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona filozofo Alfred North Whitehead, "Okcidenta filozofio estas nur piednoto al Platono; lia ombro estas sur la tuta okcidenta pensado". Platono ankaŭ profunde influis kristanan pensadon, precipe pere de Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter la jaroj 400 kaj 1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis sian lernejon, la Akademio, kiu funkciis ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita fare de la imperiestro Justiniano pro sia nekristana instruo.

Platono verkis en la greka lingvo en plej brila stilo. En sia junaĝo li deziris esti poeto verkanta teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion; ili estis verkitaj kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iu demando, demandante kaj respondante unu la alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la ĉefrolanto - kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj aperas la sokrata metodo de instruado, en kiu la lernanto estas instruata per demandoj.

La parabolo de la kaverno de Platono.

La dialogoj temas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:

Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato kaj per tiu pri justeco. Li diris, ke justeco kuŝas ne en la bono de la individuo, sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobla mensogo") kaj legus purigitan literaturon - purigita laŭ la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn, domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona, nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".

En la Respubliko, Platono ankaŭ skribis pri sia teorio de ideoj aŭ Teorio de Formoj, kiun oni nomis idealismo: ĉio, kion oni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, kaj tiel plu, estas ne tute realaj aŭ fidindaj aĵoj, sed nur palaj speguliĝoj de la ideoj, kiuj estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la ideoj estas la Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la kaverno. Esence oni loĝas en tia kaverno.

Poste, en sia maljunaĝo, Platono denove traktis la demandon de la perfekta civito en Leĝoj, esence per la konstitucio de utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la bonon de la civito super tiun de la individuo. Kaj, kvankam Platono faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke leĝoj ekzistas por la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ eĉ de la civito.

La tri verkoj Apologio, Krito, Fedono rakontas pri la proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la senmorteco de la animo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search