Plenduto

Plenduto[1] estas vorto por muzika intervalo (muziko), do por la distanco inter du tonoj. Ĝi ankaŭ estas nomita maĵora sekundo kaj ofte mallongiĝas kiel M2. Ĝi estas sesono de oktavo, la plena distanco de muzika gamo. Plenduto divideblas al du samgrandaj duondutoj.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duonduto = eta duto kaj plenduto = granda duto.

  1. Kaj PIV kaj Reta Vortaro indikas, ke la esperanta termino estas plenduto, kaj ke la uzo de "tono" (do "plentono") en tiu ĉi senco estas evitinda.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search