Pocdama Konferenco

La "tri grandaj": (de maldekstre dekstren) la brita ĉefministro Clement Attlee, la usona prezidanto Harry S. Truman, la sovetia ŝtatestro Josef Stalin; stare malantaŭe: la usona admiralo William Daniel Leahy, la brita ministro pri eksteraj aferoj Ernest Bevin, la usona ministro pri eksteraj aferoj James F. Byrnes kaj la sovetia ministero pri eksteraj aferoj Vjaĉeslav Molotov

La Pocdama konferenco de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945, oficiale nomata tripotenca konferenco de Berlino, estis kunveno de la tri ĉefaliancanoj de la Dua Mondmilito por decidi je plej alta nivelo pri la postaj agadoj.

La konferenco okazis en la pocdama kastelo Cecilienhof. Oni antaŭvidis Berlinon kiel lokon de la konferenco, sed pro la tieaj gravaj militdamaĝoj oni translokigis la kunvenon al la nedamaĝita kastelo en Pocdamo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search