Politika malliberulo

La Ruĝa Triangulo, en kiu politikaj kaptitoj en Nazia Germanio estis markitaj

Politika, sekurecaadministra malliberulo estas homo, kiu estas arestita, juĝita kaj kondamnita al malliberigo, kiun li servas, kaj sia tuta kulpo, aŭ ĝia plejparto, sumiĝas al siaj opinioj kaj politikaj agadoj. Kiu travivis tian procezon kaj estis liberigita, estas eksa politika malliberulo. Multkaze kiu estas enprizonigita, ĉar tiu opoziciis aŭ kritikis la registaron responsan pro sia enprizonigoaresto.

La termino estas uzata de personoj aŭ grupoj, kiuj defias la justeconlegitimecon de la aresto de malliberulo. Subtenantoj de la termino difinas politikan prizonulon kiel iu kiu estis enprizonigita pro sia partopreno en politiko, tio estas en politika aktiveco. Se politika delikto ne estis la oficiala tialo por la aresto de la malliberigito, la termino indikas, ke la aresto estis motivita pro la politika sinteno de la malliberulo.

Aliflanke, en epoko kiam ĉiu reĝimo montriĝas kiel demokratio kaj respektemaj de politikaj kaj personaj liberoj, la registaroj, kiuj arestas politikajn malliberulojn, ŝajnigas ke tiuj arestoj estis okazigitaj ne pro politikaj tialoj, sed pro atencoj, rompo de publika ordo, korupto ktp.

La fenomeno de politikaj malliberuloj ekzistis kaj daŭre ekzistas ĉefe en totalismaj ŝtatoj, kiuj ne agnoskas liberecon de penso kaj sinesprimliberecon kiel fundamentajn rajtojn de siaj civitanoj. Multaj politikaj kaptitoj venas de inter la disidentoj kaj ilia malliberigo estas rimedo por subpremi la registaron, kune kun malvola enhospitaligo en psikiatraj institucioj.

La traktado de politikaj kaptitoj en subpremaj reĝimoj estas severa, sed demokrataj reĝimoj, precipe demokratioj kiuj konis periodojn de totalismo en siaj pasinteco, same kiel homaj-rajtoj-movadoj, kutime montras grandan respekton al iamaj politikaj kaptitoj kaj uzante diplomation premas totalismajn reĝimojn por liberigo aŭ faciligo de kondiĉoj al nunaj politikaj kaptitoj kaj finfine amnestion.

En la pasinteco, precipe dum la hispana kaj portugala inkvizicio kaj la koloniismaj imperioj, politikaj kontraŭuloj kaj reĝaj parencoj kiuj estis markitaj kiel eblaj rivaloj por la trono se ne estis mortigitaj, ekzekutitajekzilitaj, estis malliberigitaj en nedecajn senkondiĉoj en izolitaj kasteloj. En kelkaj kazoj ĉi-lastaj foje estis translokigitaj al kelakarcera izolejo en minimumaj vivkondiĉoj, foje uzante diversajn torturmetodojn.

La rumana D-ro Octavian Vulpe, iama politika malliberulo en rumana komunista partio, publikigis libron nomitan "Puterea de a învinge" ("La potenco venki") en kiu li priskribis sia vidpunkton pri politika kaptiteco:

Politika kaptito estas la plej paradoksa titolo de aristokrato en homa historio, pro la sekvaj kialoj: Ne eblas akiri la diplomon per mono, por akiri ĝin oni devas trapasi malfacilajn spertojn, kiuj kelkfoje kostas la vivon; Tiuj, kiuj havis ĝin, ne volis kaj ne petis ĝin kaj tiuj, kiuj donis ĝin, ne konsciis ke ili aljuĝis nobelgradon.

Foje politikaj kaptitoj skribas siajn memorojn kaj komprenojn. Kelkaj el tiuj publikaĵoj fariĝis konsistigaj politikaj tekstoj, ekzemple La Gulaga Arkipelago de Aleksandr Solĵenicin kaj Ĉu ĉi tio estas homo? de Primo Levy.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search