Pompejo

Tiu ĉi artikolo temas pri antikva urbo sur teritorio de Italio. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Pompejo (apartigilo).

Pompejo
itale Pompei, latine Pompeii
arkeologia loko • antikva urbo
Forumo en Pompejo
Lando Italio Italio
Regiono Kampanio
Provinco Provinco de Napolo
Historia regiono Romia Imperio
Rivero Sarno
Situo Pompejo
 - koordinatoj 40° 45′ 02″ N 14° 29′ 23″ O / 40.75056 °N, 14.48972 °O / 40.75056; 14.48972 (mapo)
Estiĝo -7-a jarcento
 - damaĝita 5-a de februaro 62 tertremo
 - sepultita 24-a de oktobro 79 erupcio de Vezuvio
Horzono MET (UTC+1) nuntempo
 - somera tempo MET (UTC+2) nuntempo
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Pompejo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1997 (#21)
Numero 829
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii, iv, v
Situo de Pompejo enkadre de Italio
Situo de Pompejo enkadre de Italio
Situo de Pompejo enkadre de Italio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pompeii
Retpaĝo: www.pompeiisites.org
Map
La silenta strato en Pompejo

Pompejo (latine Pompeji, itale Pompei) estis unu el la tri urboj de Antikva Romio en la Golfo de Napolo en la imperiestra provinco Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, Italio), kiujn la 24-an de aŭgusto 79 detruis erupcio de la vulkano Vezuvio. En 1997 Pompejo enskribiĝis en la liston de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo.

Kune kun Pompejo detruiĝis ankaŭ urboj Herculaneum kaj Stabio. La vulkancindro, kiu kovris la urbojn, perfekte konservis la konstruaĵojn kaj objektojn kaj tiel ebligis al ni ekkoni la aspekton de mezgranda urbo de Antikva Romio kaj la vivon de ties loĝantoj.

Pompejo, kies historio originas de la 9-a jarcento a.K., do finis sian ekziston en la jaro 79 p.k. kiam pro la erupcio, ĝi estis kovrita per tavolo 6 metrojn alta de cindroj kaj lafoŝtonetoj.

Ĝia remalkovro kaj la arkeologiaj elfosejoj de Pompejo , komencitaj en 1748, ekigis arkeologian lokon, kiu en 1997 fariĝis parto de la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko, kaj kiu estas la dua itala monumento por vizitoj post muzea sistemo de Koloseo, Roma Forumo kaj Palatino.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search