Pontifikaj Universitatoj

"Pontifikaj Universitatoj estas universitatoj establitaj por la esploro pri sanktaj studobjektoj aŭ koneksaj kun sanktaĵoj, kaj por science instrui la studentojn en la samaj studobjektoj” (kanono. 815) fare de la Katolika Eklezio.

Tiurilate la kanono 816 preskribas, ke la “Universitatoj kaj Ekleziaj Fakultatoj povas esti establitaj nur se starigitaj de la Apostola Seĝo aŭ de tiu aprobitaj“; nur al ĝi apartenas la rajton de la supera regado.

“Neniu Universitato kaj Fakultato, kiu ne estus establita aŭ aprobita de la Apostola Seĝo, [1], rajtas valide atribui akademiajn studtitolojn kun kanonaj efikoj (Kanono 817)”.

Tial la Pontifikaj Universitatoj estas juraj personoj publikaj kanone starigitaj kaj estas normataj de la libro III de Codex Iuris Canonici pritraktanta pri “De Ecclesia munere docendi” (kanono 815).

Ĉiu pontifika universitato funkcias en sia strukturo per akademiaj aŭtoritatoj, Kolegio de la docentoj kiu karakteriziĝas per internacieco de siaj komponantoj per kiu ekzaltiĝas la tutmonda inspiro de la pontifika instruado, la Akademia Senato, Oficialaro. Patrono de la ateneo estas la Granda Kanceliero; ne povas manki do Rektoro, Dekanoj de la fakultatoj [2], Institutestroj, el kiuj kune konstituiĝas la “Akademiaj Aŭtoritatoj”. La akademia docentaro establiĝas per Fakultatestroj, Dekanoj, Profesoroj stabilaj, Profesoroj emeritaj, stabiligitaj, ŝarĝitaj, invititaj, kaj plue per Asistantoj ordinaraj aŭ volontaj aŭ liberaj. La oficialaro, male, estas prezidita de la Ĝenerala Sekretario.

La juĝadoj de ekzamenpartoj kaj finaj provoj estas esprimitaj en “tridekdekonoj” aŭ “naŭdekdekonoj” kiuj siavice esprimas la jenajn kvalifikojn: PROBATUS (aprobita), BENE PROBATUS (bone aprobita), KUM LAUDE PROBATUS (kun laŭdo aprobita), PROBATUS MAGNA CUM LAUDO (kun granda laŭdo aprobita), SUMMA CUM LAUDO (kun plej granda laŭdo).

  1. Laŭ difino proklamata en la kanono 361 de la nova Kodo de Kanona Juro: “Per la nomo de Apostola Sidejo aŭ Sankta Seĝo estas intencitaj ne nur la Roma Pontifiko, sed ankaŭ, se ne dedukteblas malsame el la naturo de la koncernato, La Ŝtatsekretariejo, la Konsilo por Publikaj Aferoj de la Eklezio kaj ceteraj Organismoj de la Roma Kurio”.
  2. Estas tasko de la Fakultatodekano koncedi dispensojn de kursoj jam vizititaj aŭ integri la studplanon vizititan aliloke kun kursoj aŭ ekzamenoj antaŭviditaj de malsamaj aliuniversitataj programoj

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search