Ponto SNP | |
---|---|
observturo • vojponto • stajponto | |
Situo | |
Koordinatoj | 48° 8′ 18″ N, 17° 6′ 16″ O (mapo)48.1383317.10444Koordinatoj: 48° 8′ 18″ N, 17° 6′ 16″ O (mapo) |
Mapo | |
La Ponto SNP, en slovaka Most SNP,[1] "Ponto de la Slovaka Nacia Ribelo"), plej ofte referencita Most Slovenského národného povstania aŭ UFO Ponto, kaj Nový most ("nova ponto") el 1993 ĝis 2012, estas ŝosea ponto super Danubo en Bratislavo, ĉefurbo de Slovakio. Ĝi estas la plej longa ponto havanta nur unu pilieron kaj vojaron penditan de nur unu kablo.
La ponto SNP estas nesimetria kablo-pendanta ponto kun ĉefa longo de 303 m, kaj totala longo de 430.8 m, larĝo de 21 m, kaj pezo de 537 t. Ĝia ŝtalkonstruaĵo estas pendita el ŝtalkabloj, konektita al la flanko de Petržalka per du pilieroj. Estas kvar vojoj por motortrafiko en la supra nivelo kaj vojoj por bicikloj kaj piedirantoj en la malsupra nivelo. Ĝi estas membro de la Tutmonda Federacio de Grandaj Turoj.[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search