La porfirinoj (el la greka porphyrá - purpura) estas klaso de komunaj kemiaj komponaĵoj, kies molekulo estas karakterizita per heteriklikka skeleto konstituata de kvar molekuloj de pirrolo inter si kondensitaj en la alfa pozicio pere de metinaj pontoj.[1]
Ili gravas jen en naturo pro la diversaj roloj plenumataj en la vegetalaj kaj animalaj organismoj, kaj jen industria kaj kuracista medioj. Tiuj naturaj, kiel la klorofilo kaj la grupo Hemo, estas fundamentaj por la disvolviĝo de la vitalaj funkcioj de la organismoj. Aparte la klorofilo ebligas la Fotosintezon en la plantoj, sekve de la sorbado de la lumo kiu poste estas transformata en kemian energion. La hema grupo, male, entenata en la Hemoglobino, ebligas, male, la ĝustan oksigenadon de la diversaj histoj en la animalaj organismoj plenumante la funkcion de oksigenoportantoj
La alta koniugado ĉeesta en tiuj molekuloj estas unu el la precipaj karakterizoj kiuj ebligas ilian aplikadon kaj utiligon por diversaj celoj, kio favoris ankaŭ al la alestigo de sintezaj porfirinoj.
Ili estas, ekzemple, utiligitaj kiel koloriloj en la kampo de la vernisoj, de la plasto kaj de la kemiaj fibroj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search