Porko

Ĉi tiu artikolo temas pri granda dombesto kaj subspecio "Sus scrofa domesticus" el ordo parhufuloj (Artiodactyla). Por bestoj el ordo ronĝuloj (Rodentia) foje nomataj "mara porketo", "porko el Gvineo" kaj "porko el Hindio" rigardu la paĝon Kavio.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porko
Porkino kaj porkido
Porkino kaj porkido
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Superordo: Cetartiodactyla
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Suedoj Suidae
Genro: Suo Sus
Specio: S. scrofa
Subspecio: Porko S. s. domesticus
Sus scrofa domesticus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj
Sus domesticus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Porko (Sus scrofa domesticus) estas malsovaĝigita granda dikhaŭta mamulo, en la ordo parhufuloj kaj la familio suedoj, kiu ne remaĉas, kaj ofte estas bredata por homa nutrado.[1] Ĝi estas kutime konsiderata subspecio de la apro (Sus scrofa), sed foje kiel aparta specio. Ĝia kap-korpa longo gamas de 0.9 ĝis 1.8 m, kaj la plenkreskulo povas pezi de 50 ĝis 350 kg. Kompare kun aliaj cetartiodaktiloj, porka kapo estas relative longa, pintoforma, kaj senveruka. Kvankam cetartiodaktiloj estas ĝenerale herbovoruloj, la malsovaĝa porko estas ĉiomanĝanto, kiel la apro.

  1. PIV2, p. 902.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search