|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
Hodiaŭ, la 7-a de aŭgusto festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 7-an de aŭgusto
Naskiĝis
Mortis
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.
Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpratiki la juran karieron, kion sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Tagmanĝo sur la herbo kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo.
Tataroj (memnomo estas "tatar" aŭ "bulgar") estas unu el grandaj popoloj de la tjurklingva mondo. Tataroj loĝas en centraj regionoj de la eŭropa parto de Rusio ĉefe en Meza Volgio, Tatarstano, sed ankaŭ en Uralo, Siberio, Kazaĥstano, Meza Azio kaj en Fora Oriento. Grupoj de tataroj loĝas ankaŭ en Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando, Turkio, Usono, Ĉinio, Germanio. Estas ĉirkaŭ 6,6 mln tataroj en la mondo.
Oni definas tri (foje kvar) etno-teritoriajn grupojn de tataroj, kiu forte diferenciĝas unu de la alia, kaj foje oni konsideras ilin kiel apartaj etnoj.
Pierre Brice estas Winnetou kaj Winnetou estas Pierre Brice – preskaŭ neniu filma aktoro estis tiel kunigata kun sia plej konata filma rolo kiel Pierre Brice.
Pierre Brice naskiĝis la 6-an de februaro de 1929 en franca havenurbo Brest. Lia devena nomo estis Pierre Louis de Bris. Kiam li estis dekjara, li aliĝis al partizanoj helpante en ilia batalo kontraŭ germanoj. Kiam li estis deksesjara, li fuĝis el la hejmo kun falsaj personaj dokumentoj al fremdlandana legio. Kiel deknaŭjara li batalis en Alĝerio. Poste du jarojn en Indoĉinio. En la jaro 1951 li revenis Francion kun tri ordenoj por kuraĝeco kaj rememoroj je falintoj.
red. Christophe LAMBERT estas franca aktoro naskiĝinta la 29-an de marto 1957 en Great Neck, Novjorko, Usono. La aktoro kiu ankaŭ nomiĝas Christopher Lambert nun vivas inter Francio kaj Usono.
Kiel filo de belgino kaj infana psikologo kaj pli posta franca diplomato en UN li kreskis en Ĝenevo. Kiam li estis fininta sodatan militservon ĉe montara gardistaro en Grenoblo, li partoprenis staĝon de banka oficisto en Barclay’s Bank en Londono. Kiel deknaŭjara li forveturis Parizon, kie li laboris en butiko de unu sia konatino studante aktorecon en Ŝtata konservatorio de drama arto.
red. Stanisław LEM [stanIsŭav lem] (naskiĝis la 12-an de septembro, 1921, mortis la 27-an de marto, 2006) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 37 lingvojn. Vendiĝis pli ol 10 milionoj.
Lem naskiĝis en Lvovo, Pollando (nun en Ukrainio), kiel filo de kuracisto. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Universitato Jagiellonia en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la Dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Soveta Unio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search