Prahistorio

Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Prahistorio (foje Antaŭhistorio en la senco, ke estas epoko "antaŭ" la historio) estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la komenco de la historio. Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj, eĉ postaj, disponeblas rilate al la koncerna civilizacio.

La daŭro de registrita historio estas plimalpli inter 5 000 kaj 5 500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribado. Tamen, ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribsistemon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj, dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj.

La termino prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Tial en la tuta historio de la homaro oni faras pli klaran disigon laŭ ekzisto aŭ manko de skribsistemo, kio ne ĉiam aperis samtempe ĉie. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ -3500, dum en Nov-Gvineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Tiukadre la scienco historio estas la studado de dokumentita pasinteco, dum oni konsideras ankaŭ antaŭan epokon, kie ne estis dokumentoj sed eblas rekonstrui tiun pasintecon per interpretado de aliaj restaĵoj.[1]

  1. McCall, Daniel F.; Struever, Stuart; Van Der Merwe, Nicolaas J.; Roe, Derek (1973). "Prehistory as a Kind of History". The Journal of Interdisciplinary History. 3 (4): 733–739. doi:10.2307/202691. JSTOR 202691.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search