Prahomo

Biologio > Homo > Prahomo


Aŭstralopitekoj, kreitaĵoj kun ambaŭ homaj kaj simiaj ecoj, aperis en Afriko antaŭ almenaŭ 4 milionoj da jaroj. Fragmentoj de la ostoj de ĉi tiuj 'homedoj', aŭ homsimilaj kreitaĵoj, estas trovitaj en la Olduvai Interkrutejo kaj aliaj lokoj en Afriko per la sciencistoj Raymond Dart, Louis Leakey kaj Maria Leakey.

Postaj specoj de homedoj, Homo habilis, vivis antaŭ 2 milionoj da jaroj. Kiel la Aŭstralopitekoj, ankaŭ ili vivis nur en Afriko. Kvankam iliaj cerboj estis pli grandaj ol tiuj de Aŭstralopitekoj, ili estis relative malgrandaj, ne havis mentonon, kaj havis grandajn dentojn, ĝuste kiel iliaj antaŭuloj. Tre malgranda estas la scio pri ilia konduto.

Homo erectus, posta homa praulo, vivis antaŭ 1,6 milionoj da jaroj, origine en Afriko. Ĝi havis dikajn brovojn super la okuloj, ne havis mentonon, kaj estis verŝajne same alta kiel modernaj homoj. Iliaj cerboj estis pli malgrandaj ol tiuj de nuntempaj homoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search