Premio Goncourt

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goncourt
Premio Goncourt
literaturpremio
Branĉoj • Prix Goncourt de la nouvelle vd
Nomita laŭ Edmond de GoncourtFratoj Goncourt • Jules de Goncourt
Organizanto Akademio Goncourt
Lando Francio
Fondita en 1903
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Goncourt (france Prix Goncourt) disdonata de la Akademio Goncourt por "la plej bona fikcia proza verko publikigita dum la jaro" en franca lingvo. Ĝi estas la plej renoma literaturpremio de Francio.

La premio estis kreita testamente de Edmond de Goncourt en 1896. Ĝi plej ofte estas donata al romano. Aŭtoro ne povas dufoje ricevi la premion.

La membroj de Akademio Goncourt kunvenas ĉiun unuan mardon en monato en sia salono en la unua etaĝo de restoracio Drouant en Parizo. En novembro ili aranĝas matenmanĝon en la restoracio, post kiu ili diskonigas la nomon de la tiujara premiato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search